(эсперанто, диакритические знаки здесь показаны с последующим единообразным знаком каретки ^ как соответственно c^, g^, h^, j^, s^, u^, Esperanto, diacritical signs are shown here followed by a uniform carriage mark ^ as c^, g^, h^, j^, s^, u^, respectively) Vintro: Mi estas malvarma kulturo, glacio kaj neg^o, skulpturoj, la vintro kun sag^aj akc^entoj, fascina, la bona akcepto! Knabino: Ho la familio, respekto! La vintro, vi estas aspekto, pureco, vigleco kaj amo, la kredo, la danco, malvarmo! Printempo: Mi estas printempo, espero, la vivo, magio, la vero kaj la harmonio, la rozo. Ig^u poezio, ho prozo! Knabino: Ho la emocioj, koloroj! Vi skribu la versojn, ho floroj! Ho, montru c^ielon, Pegazo! Ho mia destino, emfazo! Somero: Divenu nun, kiu mi estas! C^u timo erara ekestis? Mi estas somero por plano kaj la konsonanco, soprano. Knabino: Ferio, la suno, radioj, boneco, karulo de Dio, deziro, la varmo, la oro, ho la vodevilo de koro! Au^tuno: Rezulto: legomoj kaj fruktoj, la multaj rikoltoj, produktoj. Komencu studjaro, naturo! Mi estas au^tuno, matura. Knabino: Ho c^iuj de jaro sezonoj, fabeloj, poemoj, ozono kun ritmoj de sana vizito, kun rimoj de la eskvizito! |