AL MIA SOLA VIRINO (odo) (эсперанто, диакритические знаки здесь показаны с последующим единообразным знаком каретки ^ как соответственно c^, g^, h^, j^, s^, u^, Esperanto, diacritical signs are shown here followed by a uniform carriage mark ^ as c^, g^, h^, j^, s^, u^, respectively) Magia mistero, vi mars^as dancante, ho, preter la rokoj de la realeco! Ho la lojaleco, vi preskau^ kantante, intima sankteco, la idealeco! Ho vi, absolute sekreta virino, la revo eterna kaj la estetiko! Vi estas edzino, patrino, filino, fratino, la fonto mirinda, etiko. Mi vidas Madonon vivigan. Vi liro, animo, la muzo, kanzono kiel leg^o! Vi flugas solene. Ho la c^ieliro! Ho la harmonio, pasio! Mi reg^o! Ho vi, mia stelo, la maro, la brizo! Vi estas reg^ino, ho, aromatika! Ho vi, poezio, premio, surprizo de la oceano! Ho vi, romantika! La voc^o, muziko, ho, la melodio levita, kaj la komponaj^o kolora! Ho suno, c^ielo de la bela Dio, eterno, spirito, felic^o, la floro! Ho, mia diino, mistika naturo, la paco, la amo, la fido, espero, la g^ojo, akordo, g^ardeno, kulturo, la sorto dezira de la kara vero! |