POETIKA IKEBANO (эсперанто, диакритические знаки здесь показаны с последующим единообразным знаком каретки ^ как соответственно c^, g^, h^, j^, s^, u^, Esperanto, diacritical signs are shown here followed by a uniform carriage mark ^ as c^, g^, h^, j^, s^, u^, respectively) Ho vi, ikebano de versoj, elekto, animo, kaj koro, kaj vivo, magio, kaj amo, la arto de floroj, kolekto, kaj la komponaj^o, kaj la sinergio! Ho vi, ikebano! Ho, lumo de rimoj! Pasio, ho, la oceano, kaj porto! Ho vi, la kutimo de ondoj de ritmoj! Ho, la unuig^o de maroj, kaj forto! Ho vi, ikebano, akordoj, koloroj, kaj la perfekteco, realo, espero, kaj la harmonio, kaj paco, kaj floroj, kaj la melodio, kaj revoj, kaj vero! Ho vi, ikebano, felic^o, ho, kantu, la voc^o, konekto, g^ardeno, kaj leg^o, la suno, la menso de la diamanto, kaj la publikigo, c^ielo, kaj preg^o! Ho vi, ikebano mistera de versoj, la sorto dezira, kaj fonto, kaj ponto, kaj lando, homaro, kaj la universo, sankteco, dieco, gvidanto kaj monto! |